top of page

Pierre JANTON (1933-2022)

Universitata filologo pri anglaj lingvo kaj literaturo, kaj teologo. Li instruis la anglan kaj Esperanton en la universitato de Clermont-Ferrand kaj emeritiĝis en 2008. Tre konata estas lia franclingva libro L'Espéranto, kiu aperis en la serio Que sais-je?, havis kvar eldonojn kaj estis tradukita al la hispana, germana, nederlanda, angla kaj persa lingvoj kaj – en 1988 – en Esperanto.

Pierre Janton estis plena membro de AIS San-Marino de 1985, do ekde ties oficiala fondo. Li verkis en la franca interalie pri historiaj kaj religi-historiaj temoj kaj tradukis la libron Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando de L. L. Zamenhof en la francan. Kune kun Humphrey Tonkin li verkis la libron Esperanto: Language, Literature, and Community.

Espéranto_Janton.jpg
Pierre JANTON (1933-2013)
bottom of page